Noveloj de Tang-dinastio (kajero kvara).pdf

(370 KB) Pobierz
Noveloj de Tang-dinastio - Kajero 4
Noveloj de Tang-dinastio
唐人小说
Kajero Kvara
第四辑
Elĉinigis Guozhu
国柱世译
eLibro
de
Guoz
hu
 
663026628.097.png 663026628.108.png 663026628.119.png 663026628.130.png 663026628.001.png 663026628.012.png 663026628.023.png 663026628.034.png 663026628.045.png 663026628.052.png 663026628.053.png 663026628.054.png 663026628.055.png 663026628.056.png 663026628.057.png 663026628.058.png 663026628.059.png 663026628.060.png 663026628.061.png 663026628.062.png 663026628.063.png 663026628.064.png 663026628.065.png 663026628.066.png 663026628.067.png 663026628.068.png 663026628.069.png 663026628.070.png 663026628.071.png 663026628.072.png 663026628.073.png 663026628.074.png 663026628.075.png 663026628.076.png 663026628.077.png 663026628.078.png 663026628.079.png 663026628.080.png 663026628.081.png 663026628.082.png 663026628.083.png 663026628.084.png 663026628.085.png 663026628.086.png 663026628.087.png 663026628.088.png 663026628.089.png 663026628.090.png 663026628.091.png 663026628.092.png 663026628.093.png 663026628.094.png 663026628.095.png 663026628.096.png 663026628.098.png 663026628.099.png 663026628.100.png 663026628.101.png 663026628.102.png 663026628.103.png 663026628.104.png 663026628.105.png 663026628.106.png 663026628.107.png 663026628.109.png 663026628.110.png 663026628.111.png
Noveloj de Tang-dinastio
§ 16. Disipulo kaj Alkemiisto
 
Li Fuyan
● Disipulo kaj Alkemiisto
DU Zichun, kiu vivis ĉe la fino de la Norda Zhou-
dinastio(557-581) kaj la komenco de Sui-dinastio(581-
618), estis juna disipulo kiu negnektis bonstaton de sia
familio. Senbridema, ĝuema je drinkado kaj nenifarado,
li baldaŭ prodigis ĉiom da sia riĉaĵo. Parencoj, al kiuj li
petis helpon, ĉiuj rifuzis lin pro lia mallaboremo.
Estis vintro. Ĉifone vestita kaj malsata, Du Zichun
piediris en la ĉefurbo Chang'an, eĉ nenion manĝis ĝis
vespero. Hezite li vagis ĉe la okcidenta pordo de la
Orienta Foiro, ne sciante kien sin direkti. Kun evidenta
aspekto de mizerulo malsata kaj frostigita, li staris tie
kaj longe suspiris al la ĉielo.
Maljuna avo venis kun bastono kaj demandis al li:"Kial vi
suspiris?"
Du Zichun rakontis pri sia stato kaj plendis pri la
senkompatemo de siaj parencoj, kun fortaj indigno kaj
emocio.
"Kiom da mono vi bezonas?" demandis la maljuna avo.
"Tri- aŭ kvin-dek miloj da moneroj jam sufiĉas por mi."
respondis Du Zichun.
"Tio estas ne sufiĉa sumo." diris la maljuna avo.
"Repripensu!"
663026628.036.png 663026628.037.png 663026628.038.png 663026628.039.png 663026628.040.png
"Do cent miloj!"
"Tio ankoraŭ ne sufiĉas."
"Miliono!"
"Tio ankoraŭ ne sufiĉas."
"Tri milionoj!"
"Jes, tio iom taŭgas." diris la maljuna avo, kaj li elprenis
de sia maniko unu monermilon, transdonis al Du Zichun
kun averto:
"Jen estas por ĉi vespero! Morgaŭ tagmeze mi atendos
vin ĉe la Persa Hotelo en la Okcidenta Foiro. Nepre ne
malfruiĝu!"
La sekvan tagon, Du Zichun iris laŭ la rendevuo kaj la
maljuna avo efektive donis al li tri milionojn da moneroj,
sed foriris sen konigo pri sia nomo.
Nun, denove fariĝinte riĉa, Du Zichun revenis al arda
disipemo, opiniante ke la vagabonda vivo por li ĉiam
pasis for. Li havigis al si bonegajn ĉevalojn, luksajn
vestojn, kun diboĉaj kompanoj ĝuis vinon, muzikon
kantadon kaj dancadon en bordela kvartalo, tute sen
konsidero kiel investi siajn monojn. Tiel, post unu aŭ du
jaroj elĉerpiĝis la riĉaĵo, kiun donacis al li la maljuna avo.
Liaj vestoj kaj kaleŝoj ŝanĝiĝis de karaj al malkaraj. Li
forvendis siajn ĉevalojn por aĉeti azenojn, poste, li
forvendis la azenojn kaj mem piediris. Ĉio rapide revenis
al la malnova stato. Trovante nenian rimedon por vivo,
Du Zichun denove lamentis ĉe la pordo de la foiro. Je lia
suspiro la maljuna avo tuj reaperis. Kaptante manon de
Du Zichun la maljuna avo diris:
"Ho, vere mirinde! ke vi denove malriĉiĝis! Diru al mi,
kiom da mono vi ankoraŭ bezonas? Mi certe helpu al vi."
Du Zichun hontis respondi al tia propono. Sed la maljuna
avo insiste demandis. Du Zichun nur honteme dankis.
Fine la maljuna avo diris:
"Morgaŭ tagmeze venu al la malnova loko kiel ni
rendevuis lastfoje!"
Spite al honto, Du Zichun iris tien kaj ĉifoje li ricevis dek
milionojn el la maljuna avo.
663026628.041.png 663026628.042.png 663026628.043.png 663026628.044.png 663026628.046.png
Antaŭ ol ricevi la riĉaĵon, Du Zichun decideme pensis pri
komerca plano por fari sin mamuta riĉulo, antaŭ kiu ĉiaj
famaj milionuloj en antikva tempo ŝajnas nur liliputaj.
Sed, post akiro de la riĉaĵo, la malnova disipemo denove
ardiĝis kiel antaŭe. Tiel, post malpli ol unu aŭ du jaroj,
Du Zichun fariĝis eĉ ankoraŭ pli malriĉa ol en la malnova
tempo. Kaj li revidis la maljunan avon en la malnova
loko.
Regite de granda honto, Du Zichun per maniko kovris al
si la vizaĝon kaj forkuris. Sed la maljuna avo ekkaptis je
lia basko, haltigante lin, dirante:"Ho, malsaĝa solvo!"
Kaj li donacis al Du Zichun alian sumon de 30 milionoj,
kun diro:
"Se tio ankoraŭ ne sufiĉos por kuraci vin, vi estos
nesavebla malriĉulo!"
Du Zichun pensis:"Pro senbrida diboĉa vivo mi foj-refoje
dronis en malriĉeco, tiel ke neniu el miaj bonhavaj
parencoj aŭ amikoj volis monhelpi min. Nur tiu ĉi
maljuna avo trifoje donacis al mi grandsuman monon—
kiel mi povus repagi al li?"
Kaj li diris al la maljuna avo:
"Per tiu ĉi sumo mi povas fari aferojn en socio. Mi
provizos vestojn, manĝaĵojn al vidvaj malriĉuloj,
plenumos mian devon. Mi profunde dankas vian helpon,
kaj, post plenumo de miaj aferoj, mi volonte faru ĉion
ajn laŭ via ordono."
"Bone. Tio ankaŭ estas mia espero." respondis la
maljuna avo. "post kiam vi finis viajn aferojn, vizitu al la
Taoista Templo en la dek kvina tago de la sepa monato
lunkalendare por revidi min sub la du junieroj!"
Ĉar plejparto de liaj malriĉaj vidvaj parencoj loĝas sude
de Huai-rivero, Du Zichun portis la riĉaĵo al Yangzhou.
Tie li aĉetis cent ĉing-ojn(1 ĉing-o=6.6667 hektaroj) da
bonaj agroj, konstruigis domojn en ĉirkaŭurbo, kaj pli ol
cent vilaojn ĉe la ĉefvojoj. Du Zichun kolektis siajn
malriĉajn vidvajn parencojn, ke ili loĝu en la nove
konstruitaj domoj. Li aranĝis geedzigojn por siaj genevoj,
663026628.047.png 663026628.048.png 663026628.049.png 663026628.050.png 663026628.051.png
Zgłoś jeśli naruszono regulamin