Noveloj de Tang-dinastio (kajero tria).pdf

(413 KB) Pobierz
Noveloj de Tang-dinastio - Kajero 3
Noveloj de Tang-
dinastio
唐人小说
Kajero Tria
第三辑
Elĉinigis Guozhu
国柱世译
663026766.076.png 663026766.087.png 663026766.098.png 663026766.109.png 663026766.001.png 663026766.012.png 663026766.023.png 663026766.029.png 663026766.030.png 663026766.031.png 663026766.032.png 663026766.033.png 663026766.034.png 663026766.035.png 663026766.036.png 663026766.037.png 663026766.038.png 663026766.039.png 663026766.040.png 663026766.041.png 663026766.042.png 663026766.043.png 663026766.044.png 663026766.045.png 663026766.046.png 663026766.047.png 663026766.048.png 663026766.049.png 663026766.050.png 663026766.051.png 663026766.052.png
Noveloj de Tang-dinastio 唐人小说
Bai Xingjian ( 776-826 )
TRI SONĜOJ
Inter sonĝoj troviĝas ja mirinde neordinaraj, ekz-e: iu
sonĝas, ke li ien alvenis, dum la alia ĝuste tiuloke lin
renkontis; aŭ tiel : iu faras ion, kion tamen vidis la alia en
sia sonĝo; aŭ plie: ambaŭ intervidiĝis unu la alian en sama
sonĝo.
Dum regado de la imperiestrino Tianhou*, Liu Youqiu, la
prefekto de Cao, pro oficaj aferoj revenis hejmen ofte nur
nokte. Foje, ankoraŭ dek liojn for de lia hejmo li paŝis
preter budaa templo, de kie aŭdiĝis kantoj kaj ridoj gajaj.
La muroj de la templo estis malaltaj kaj breĉis kelkloke, tiel
ke oni povas vidi tute klare la internaĵon. Liu kliniĝis,
subrigardis internen kaj vidis ke dekkelkaj homoj, viraj kaj
inaj, mikse kundsidis ĉirkaŭ tablo kun manĝaĵoj. Inter ili
troviĝas ankaŭ lia edzino, kiu sidis ĝoje babilante.
Komence, Liu miris tre, ne povante kompreni pri la kialo.
Poste li pensis ke ĉi tie ne estas loko kien ŝi decas alveni.
Lasi ŝin resti sola li neniel povas. Li pli atente rigardadis:
jes ja, ĉu mieno, ĉu konduto,ĉu parolo kaj rido, absolute
konstatis ke ŝi estas lia propra edzino. Li volas eniri la
templon, sed la pordo estis fermita. Liu ekprenis brikon kaj
ĵetis ĝin. La briko trafis grandan vinujon, je kies frakasiĝo
la tuta spektaklo tuj malaperis. Liu eniris la templon trans
la muron kun siaj servistoj. Ili rigardis ĉirkaŭen, sed
troviĝas neniu homo, dum la temp lo restis riglita kiel
antaŭe.
663026766.077.png 663026766.078.png 663026766.079.png 663026766.080.png 663026766.081.png 663026766.082.png 663026766.083.png 663026766.084.png 663026766.085.png 663026766.086.png 663026766.088.png 663026766.089.png 663026766.090.png 663026766.091.png 663026766.092.png 663026766.093.png 663026766.094.png 663026766.095.png 663026766.096.png 663026766.097.png 663026766.099.png 663026766.100.png
Tio ankoraŭ pli mirigis Liu-n. Li haste rapidis al sia hejmo.
Kiam li revenis, lia edzino ĵus vekiĝis el dormo. Post kelkaj
kompliment oj, la edzino ridis dirante:“ Mi ĵus sonĝis ke mi
ekskursis kun grupo da homoj al budaa templo.ĉiuj
kunvojaĝantoj estas de mi nekonataj. Kiam mi kunsidis ĉe
manĝaĵo en halo. Subite iu ĵetis de ekstere brikon kiu
frakasis tasojn, pladojn kaj mi ekvekiĝis. Siavice Liu ankaŭ
rakontis kion li vidis.
Jen la ekzemplo de tio: kiam iu sonĝis ke li ien alvenis,
dum la alia lin renkontis ĝuste tiuloke.
En la kvara jaro de Yuanhe-erao (809 p.K.), Yuan Weizhi de
Henan estis sendita al landlimaj regionoj kiel inspektoro.
Tagdekon post lia forveturo, mi kun Letian, mia pliaĝa
frato kaj Li Shaozhi de Longxi kune ekskursis al Qujiang-
rivero kaj vizitis al Ci'en-templo. Ni travizitis ĉiujn
kabinetojn en la templo kaj tie restis longan tempon .
Vespere ni kune venis al la domo de Shaozhi en kvartalo
Xiuxinli. La tutan nokton ni drinkis vinon kun ĝojo. Metinte
pokalon, mia frato diris :“ Tre eble, ke Weizhi nun atingas
Liangzhou.” kaj li verkis poemon:
Senhelpas printemp' por forigi la triston,
Ebrie mi plukis la florojn kaj drinkas.
En kor' mi kalkulas pri via vojaĝo,
nun certe la urbon Liangzhou vi atingas.
Estis la tago dudekunua. Post pli ol dek tagoj, venis el
Liangzhou sendito kiu alportas leteron de Weizhi. Fine de
la letero estis poemo “ Mia Sonĝo ” :
663026766.101.png 663026766.102.png 663026766.103.png 663026766.104.png 663026766.105.png 663026766.106.png 663026766.107.png 663026766.108.png 663026766.110.png 663026766.111.png 663026766.112.png 663026766.113.png 663026766.114.png 663026766.115.png 663026766.116.png 663026766.117.png 663026766.118.png 663026766.119.png 663026766.002.png 663026766.003.png 663026766.004.png 663026766.005.png
Mi sonĝis, ke fratoj vojaĝis vi kune
al Qujiang-rivero, al Ci'en-monaĥejo.
Sed heno ĉevala ekvekis min nune,
kaj trovas mi min en Liangzhou-a gastejo !
La dato, monato estas tute samaj konforme kun tiu kiam ni
vojaĝis kaj frato verkis la poemon.
Jen tia okazo, ke iu faris ion, kion tamen vidis la alia en sia
sonĝo .
Dum Zhenyuan-erao ( 785-804 p.K. ), Du Zhi de Fufeng kaj
Wei Xun de Jingzhao kune veturis de Bo al Qin. Duonvoje ili
loĝis en hotelo ĉe Tongguan. Du sonĝis ke li venis al
Templo de Sankta Monto Huashan, kie li renkontis
ŝamaninon, kiu estis nigrhaŭta kaj alta, kun blua jupo kaj
blanka jako. ŝi salutis al li ĉevoje, petante ke li permesu
ŝin preĝi por li. Ne povante rifuzi, Du konsentis. Li
demandis pri ŝia nomo. Ŝi havis familian nomon Zhao.
Vekiĝinte el sonĝo, Du rakontis tion al Wei. La sekvantan
tagon ili venis al la templo, tie ilin bonvenigas ŝamanino
kies aspekto, konduto kaj vestoj ĉiom konformas al kion
Du en sonĝo vidis.
Jen kiun la sonĝo antaŭkonigis,” diris Du rigardante al Wei
, kaj ordonis al servisto elpreni el monujo du ĉenojn da
moneroj, kiujn li donacis al la ŝamanino. Preninte la monon
en mano, la ŝamanino ekridegis kaj parolis al siaj
koleginoj:
Ja tute same kiel mi sonĝis !”
Surprizite, Wei demandis kaj ŝi respondis:
Hieraŭ nokte mi sonĝis ke venas el la oriento du
personoj, el kiuj unu estas barba kaj malalta. Mi preĝis kaj
ricevis de li du ĉenojn da moneroj. Matene mi dissciigis
mian sonĝon al ĉiuj miaj koleginoj kaj jen la sonĝo efektive
realiĝas !”
Wei demandis kiel ŝi nomiĝas.
Ŝi havas familian nomon Zhao.” respondis ŝiaj kolegonoj.
La tuta okazaĵo konformas unu la alian de komenco ĝis la
fino ekskluzive.
663026766.006.png 663026766.007.png 663026766.008.png 663026766.009.png 663026766.010.png 663026766.011.png 663026766.013.png 663026766.014.png 663026766.015.png 663026766.016.png 663026766.017.png 663026766.018.png 663026766.019.png 663026766.020.png 663026766.021.png 663026766.022.png 663026766.024.png 663026766.025.png 663026766.026.png 663026766.027.png 663026766.028.png
Zgłoś jeśli naruszono regulamin