Zamenhoff L. - El la Biblio.doc

(174 KB) Pobierz
The Project Gutenberg eBook, El la Biblio, by Ludwik Lejzer Zamenhof

The Project Gutenberg eBook, El la Biblio, by Ludwik Lejzer Zamenhof

 

 

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with

almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or

re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included

with this eBook or online at www.gutenberg.net

 

 

 

 

 

Title: El la Biblio

 

Author: Ludwik Lejzer Zamenhof

 

Release Date: February 26, 2004  [eBook #11307]

[File last updated on December 20, 2007]

 

Language: Esperanto

 

Character set encoding: ASCII

 

 

***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK EL LA BIBLIO***

 

 

 

Produced by Distributed Proofreaders Europe, http://dp.rastko.net

Project by David Starner, Carlo Traverso and Tapio Riikonen

 

 

 

 

 

El la Biblio

 

 

 

Elektitaj cxapitroj de la

Psalmaro, Sentencoj de Salomono

kaj Predikanto

el la originalo tradukitaj de

 

Dro L.L. Zamenhof

 

3a eldono

(7a-12a miloj)

 

1924

 

 

 

 

 

 

La Psalmaro

 

 

 

 

PSALMO I.

 

 

1. Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux

konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek

sidas en kunsido de blasfemantoj,

 

2. sed li nur havas deziron por la legxo de Dio, kaj

pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.

 

3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,

donanta sian frukton en sia tempo, kaj kies folio ne velkas;

kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

 

4. Ne tiel estas la malpiuloj, sed ili estas kiel

grenventumajxo, kiun disblovas la vento.

 

5. Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la

jugxo kaj la pekuloj en societo de piuloj:

 

6. cxar Dio konas la vojon de piuloj, kaj la vojo de

malpiuloj pereos.

 

 

 

PSALMO III.

 

 

1. Psalmo de Davido, kiam li forkuris de sia filo Absalono.

 

2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multaj

levigxis kontraux mi!

 

3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por gxi

savo de Dio.--Sela [Hebrea muzika termino].

 

4. Sed Vi, Dio, estas sxildo por mi, mia honoro kaj

levanto de mia kapo.

 

5. Per mia vocxo mi vokas al Dio, kaj Li respondas al

mi de Sia sankta monto.--Sela.

 

6. Mi kusxigxas kaj endormigxas, kaj mi

vekigxas, cxar Dio min subtenas.

 

7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estas

cxirkaux mi.

 

8. Levigxu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, cxar Vi

frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojn

de la malpiuloj Vi frakasis.

 

9. Cxe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Via

beno.--Sela.

 

 

 

 

PSALMO XIX.

 

 

1. Al la hxorestro. Psalmo de Davido.

 

2. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn

de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

 

3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras

sciigon.

 

4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne auxdas ilian

vocxon.

 

5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj gxis la

fino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Li

arangxis tendon inter ili.

 

6. Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno,

gxojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

 

7. Sur unu rando de la cxielo estas gxia

levigxo, kaj gxia rondiro estas gxis aliaj

randoj, kaj nenio kasxigxas antaux

gxia varmego.

 

8. La instruo de Dio estas perfekta, gxojigas la

animon; la atesto de Dio estas certa, gxi

sagxigas sensagxulon.

 

9. La ordonoj de Dio estas justaj, gxojigas la koron;

la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaux la

okuloj.

 

10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; la

jugxoj de Dio estas veraj, kaj cxiuj estas

justaj.

 

11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej

pura oro; ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj

cxelaraj mielgutoj.

 

12. Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; kiu

ilin observas, havas grandan rekompencon.

 

13. Kiu scias siajn erarojn? Purigi min de eraroj

kasxitaj.

 

14. Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, ke

ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta kaj pura de

granda peko.

 

15. Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la

parolon de mia koro antaux Vi, ho Dio, mia protektanto

kaj mia savanto.

 

 

 

 

PSALMO XXIII

 

 

1. Psalmo de Davido. Dio estas mia pasxtisto, mi

mankon ne havos.

 

2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj

akvoj Li kondukas min.

 

3. Li kvietigas mian animon, Li kondukas min laux vojo

de la vero, pro Sia nomo.

 

4. Ecx kiam mi iros tra valo de mallumo, mi ne timos

malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj

apogigxilo trankviligos min.

 

5. Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi

grasigis per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

 

6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia

tuxta vivo, kaj mi restos en la domo de Dio multajn

jarojn.

 

 

 

 

PSALMO XXIV.

 

 

1. Psalmo de Davido. Al Dio apartenas la tero kaj

cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj

cxiuj gxiaj logxantoj.

 

2. Cxar Li apud la maroj gxin fondis kaj apud la

riveroj gxin fortikigis.

 

3. Kiu levigxos sur la monton de Dio, kaj kiu staros

sur Lia sankta loko?

 

4. Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne

fordonis sian animon al malvero kaj ne jxuras trompe.

 

5. Li ricevos benon de Dio kaj bonfarojn de la Plejalta, lia

savanto.

 

6. Tio estas la gento de Liaj adorantoj, de la

sercxantoj de Via vizagxo, Dio de Jakobo.--Sela.

 

7. Levu, pordegoj*, viajn kapojn, kaj levigxu, pordoj

de la mondo, por ke eniru la regxo de gloro.

 

8. Kiu estas tiu regxo de gloro? Dio la forta kaj

potenca, Dio la potenculo de milito.

 

9. Levu, pordegoj viajn kapojn, kaj levigxu, pordoj de

la mondo, por ke eniru la regxo de gloro.

 

10. Kiu estas tiu regxo de gloro? Dio Cebaot, Li estas

la regxo de gloro.--Sela.

 

 

 

 

PSALMO XXVII.

 

 

1. De Davido. Dio estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas

timi? Dio estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

 

2. Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por

mangxi mian karnon, miaj kontrauxuloj kaj

malamikoj,--ili surpusxigxos kaj falos.

 

3. Se elpasxos kontraux min armeo, mia koro ne

ektimos; se levigxos kontraux min milito,

ankaux tiam mi havos fidon.

 

4. Nur unu aferon mi petas de Dio, nur tion mi deziras, ke

mi restu en la domo de Dio en la dauxro de mia tuta

vivo, por rigardi la cxarmon de Dio, admiri Lian

templon.

 

5. Cxar Li kovros min en Sia kabano en la tago de

malbono, Li kasxos min en kasxita loko de Sia

tendo, sur rokon Li levos min.

 

6. Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn,

kiuj min cxirkauxas, kaj mi oferfaros en Lia

tendo oferojn de danko, mi kantos kaj gloros Dion.

 

7. Auxskultu, ho Dio, mian vocxon, kiam mi

vokas, korfavoru min kaj respondu al mi.

 

8. De Vi diras al mi mia koro: sercxu mian

vizagxon; Vian vizagxon, ho Dio, mi

sercxas.

 

9. Ne kasxu Vian vizagxon antaux mi, ne

forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo,

ne forpusxu kaj ne forlasu min, Dio, mia savo.

 

10. Cxar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed

Dio min akceptis.

 

11. Instruu al mi, Dio, Vian vojon kaj konduku min sur

gxusta irejo, spite miajn malamikojn.

 

12. Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj, cxar

starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj

de rabemeco,

 

13. ke mi ne esperu vidi la bonecon de Dio en la lando de

vivantoj.

 

14. Esperu al Dio, tenu vin forte, forta estu via koro, kaj

esperu al Dio.

 

 

 

 

PSALMO XXXII.

 

 

1. Instruo de Davido. Felicxa estas tiu, kies krimo

estas pardonita, kies peko estas kovrita.

 

2. Felicxa estas la homo, al kiu Dio ne kalkulas lian

kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero.

 

3. Kiam mi silentis, senfortigxis miaj ostoj de mia

cxiutaga ploregado.

 

4. Cxar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la

fresxecon de miaj sukoj anstatauxis sekeco de

somero.--Sela.

 

5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne

kasxis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio;

kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.--Sela.

 

6. Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en

la gxusta tempo, por ke cxe la

disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

 

7. Vi estas mia sxirmo; kontraux sufero Vi min

gardos, per gxojoj de savo Vi min

cxirkauxos.--Sela.

 

8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi

devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon.

 

9. Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, al

kiuj oni devas kateni la bufon per brido kaj busxpeco,

kiam ili ne iras al vi.

 

10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu

fidas Dion, tiun cxirkauxas favoro.

 

11. Gxoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu

cxiuj, kiuj havas pian koron!

 

 

 

 

PSALMO XXXIV.

 

 

1. De Davido, kiam li sxajnigis sin freneza

antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li

foriris.

 

2. Mi gloros Dion en cxiu tempo, cxiam

lauxdo por Li estos en mia busxo.

 

3. Per Dio glorigxas mia animo; la humiluloj

auxdu kaj gxoju.

 

4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.

 

5. Mi sercxis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de

cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

 

6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizagxo

ne kovrigxos per honto.

 

7. Jen tiu cxi mizerulo vokis, kaj Dio auxdis,

kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

 

8. Angxelo de Dio postenas cxirkaux tiuj,

kiuj Lin timas, kaj li ilin savas.

 

9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; felicxa estas

la homo, kiu Lin fidas.

 

10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, cxar nenio mankas al

tiuj, kiuj Lin timas.

 

11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj

sercxas Dion, havas mankon en nenia bono.

 

12. Venu, infanoj, auxskultu min, pri timo

antaux Dio mi vin instruos.

 

13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas

multajn kaj bonajn tagojn,

 

14. gardu vian langon kontraux malbono kaj vian

busxon kontraux mensoga parolo;

 

15. deklinigxu de malbono kaj faru bonon, sercxu

pacon kaj cxasu gxin.

 

16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj

oreloj al iliaj krioj.

 

17. La vizagxo de Dio estas kontraux tiuj, kiuj

faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

 

18. Tiuj krias, kaj Dio auxdas kaj de cxiuj

iliaj mizeroj Li ilin savas.

 

19. Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita, kaj

la spirite suferantajn Li helpas.

 

20. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de cxiuj Dio

lin savas.

 

21. Li gardas cxiujn liajn ostojn, ecx unu el

ili ne rompigxos.

 

22. La malbonulon mortigos la malbono, kaj la malamantoj de

piulo pereos.

 

23. Dio liberigas la animon de Siaj sklavoj, kaj ne pereos

cxiuj, kiuj Lin fidas.

 

 

 

 

PSALMO XXXVII.

 

 

1. De Davido. Ne incitigxu pro la malvirtuloj, ne

enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

 

2. Cxar simile al herbo ili rapide dehakigxas,

kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas.

 

3. Fidu Dion kaj faru bonon; logxu sur la tero kaj

konservu honestecon.

 

4. Sercxu plezuron cxe Dio, kaj Li plenumos la

dezirojn de via koro.

...

Zgłoś jeśli naruszono regulamin